Dicasterium
La latina vorto Dicasterium (prononco [dikasTErium], de greke δικαστήριον, latinliterigite dikastērion, signifo juĝejo, jura kortumo, de la malnovgreka verbo δικάζω, dikázo, "decidi") estis kolegia organo respondeca pri juĝo kaj administrado en la Mezepoko kaj frua Moderna Epoko.[1] Hodiaŭ ĝi estas nur la nomo de korespondaj institucioj de la Roma Kurio, kiuj estas konfiditaj de la Papo kun la administrado de la Roma Katolika Eklezio. Ĉiu "dicasterium" konsistas el prefekto, sekretario, unu aŭ pluraj subsekretarioj, membroj kaj konsultistoj (latine consultores). La prefekto prezidas la "dicasterium", direktas ĝin kaj reprezentas ĝin laŭleĝe. Sekretario, helpata de la subsekretario(j), helpas la prefekton en la respondeca kaj aŭtoritata administrado de la aferoj kaj kunlaborantaro.

En 2022, iuj vatikanaj institucioj antaŭe nomitaj "kongegracio" ricevis la novan-antikvan nomon "dicasterium". Plej renoma ekzemplo estas la Kongregacio por la doktrino de la kredo (latine Congregatio pro doctrina fidei), ekde la 5-a de junio 2022 oficiale renomita Dicasterium por la Doktrino de la Kredo (latine Dicasterium pro doctrina fidei) - centra institucio de la Katolika Eklezio, unu el 16 institucioj en la Roma kurio. Ĝia tasko estas antaŭenigi la instruadon pri kredo kaj moralo tra la Katolika Eklezio kaj protekti ĝin kontraŭ herezo. Tiu Kongregacio estis fondita de papo Paŭlo la 3-a kun la apostola konstitucio Licet ab initio de la 21-a de julio 1542 kiel Congregatio Romanae et universalis Inquisitionis (do "Kongregacio de la romia kaj ĝenerala inkvizicio"), do ligiĝas al la el nuna vidpunkto dubinda praktike de inkvizicio en la katolika eklezio de la 16-a jarcenro. En la 20-a jarcento - en la periodo antaŭ la Dua Vatikana Koncilio - ĝi estis ofte referita mallonge kiel la Sankta Oficejo (lat. Sanctum Officium), laŭ ĝia nova nomo ekde 1908.
Listo de vatikanaj institucioj ekde junio 2022 nomataj Dicasterium
[redakti | redakti fonton]- Dicasterium por evangelizado (latine Dicasterium pro evangelizatione): Kunordigo de la misia agado favore al la katolikismo
- eliris el la antaŭa Kongregacio por la evangelizado de la popoloj kaj la Pontifika konsilio por antaŭenigi la novan evangelizadon
- Dicasterium por la doktrino de la kredo (latine Dicasterium pro doctrina fidei): protekto kaj promocio de la doktrino de kredo kaj moralo ĉie en la romkatolika eklezio
- Dicasterium por la servo de karitato (latine Dicasterium ad servitium caritatis): subteno por senhavuloj kaj distribuado de la atestita apostola beno
- eliris el la iama Papa almozo-administracio (latine Eleemosynarius Summi Pontificis aŭ Eleemosynaria Apostolica) de 1621
- Dicasterium por la orientaj eklezioj (latine Dicasterium pro Ecclesiis Orientalibus): rilato kun la katolikaj, orientaj eklezioj (konservado de la heredaĵo de la diversaj orientaj kristanaj tradicioj)
- Dicasterium por dia kultado kaj disciplino de la sakramentoj (latine Dicasterium de Cultu Divino et Disciplina Sacramentorum): respondeca pri ĉiuj liturgiaj kaj sakramentaj aferoj
- Dicasterium por la kanonizo de sanktuloj (latine Dicasterium de Causis Sanctorum): respondeca pri aferoj de kanonizado
- Dicasterium por episkopoj (latine Dicasterium pro Episcopis): respondeca por ĉiuj aferoj koncerne episkopojn (nomumo, sinodoj, ktp.)
- Dicasterium por la klerikaro (latine Dicasterium pro Clericis): formado kaj daŭra edukado de la klerikaro, do de la pastraro, kateĥizado, personara administrado
- La subaj 8 el entute 16 estas ankoraŭ minimumaj artikolaj ĝermoj -
- Dicasterium por institutoj de konsekrita vivo kaj societoj de apostola vivo (latine Dicasterium pro Institutis vitae consecratae et Societatibus vitae Apostolicae): kompetenta pri aferoj koncernantaj religia kaj sekularaj institutoj, same kiel societoj de apostola vivo
- Dicasterium por laikoj, familio kaj vivo (latine Dicasterium pro Laicis, Familia et Vita): pastra vivo kaj bezonoj de laikoj
- Dicasterium por antaŭenigo de kristana unueco (latine Dicasterium ad Unitatem Christianorum Fovendam): ekumenaj klopodoj
- Dicasterium por interreligia dialogo (latine Dicasterium pro Dialogo Inter Religiones): kontakto kun aliaj nekristanaj religioj, escepte de judismo
- Dicasterium pri kulturo kaj edukado (latine Dicasterium de Cultura et Educatio): respondeca pri universitatoj, institutoj, lernejoj, ktp.
- Dicasterium por antaŭenigo de integra homa disvolviĝo (latine Dicasterium ad Integram Humanam Progressionem fovendam): antaŭenigante pacon, justecon, sanon kaj homajn rajtojn
- antaŭe Pontifika konsilio pri pastrejo de migrantoj kaj de homoj survojaj (latine Pontificium Consilium de Spirituali Migrantium atque Itinerantium Cura), pontifika konsilio pri sanpastro (latine Pontificium Consilium pro Valetudinis Administris), Pontifika konsilio pri justeco kaj paco (latine Pontificium Consilium de Iustitia et Pace) kaj Pontifika konsilio "Cor unum" (latine Pontificium Consilium Cor Unum)
- Dicasterium por leĝdonaj tekstoj (latine Dicasterium de Legum Textibus)
- antaŭe Papa komisiono pri la interpretoj de leĝaj tekstoj (1917-1984)
- Dicasterium por komunikado (latine Dicasterium pro Communicatione)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Esperantlingva vorto por la latina termino ŝajne ankoraŭ ne ekzistas. Laŭ la vikipedia reguloj rekomendindas ne inventi iujn fantaziajn esperantlingvajn nomojn kiel "dikasterio", "dikastero", "dikastrio", "dikastro" por tiu vorto, almenaŭ sen citi fidindan kaj kontroleblan eksteran referencon por tiu eventala nova vorto.